Saturday, December 20, 2008

Jen la fino de la laboro!

Hodiaŭ estas speciala tago. Ni sukcesis deklari ke ni finis la laoron sur la Nepali-Esperanto-Vortaro. Hieraŭ vespere mi, Narendra kaj Poshraj diksutis pri la restintaj vortoj, pri la ordo de nomoj kaj vortoj de redaktintoj. Mi verkis longan artikolon nome de la redaktintoj kaj petis sugeston de la du. Ili konsentis kaj donis kelke da sugestoj al mi pri ĝi. Kaj, ni ankaŭ diskutis kia maniere ni helpu al NEspA peti financan subetenon de KAEM. Poste ni telefonis al Jacob por hodiaŭa renkontiĝo.

Matene mi kaj Poshraj iris kune al MS Nepalo oficejo kie Jacob atendis nin. Poste venis Narendra. Ni diskutis pri la rolo de NEspA je peto de mono al KAEM. Ni ankaŭ diskutis kiel ni povas meti malfermecon de alveno de la mono kaj ĝia travidebla uzo.

Ni unue verkis leteron al NEspA, informante al ĝi ke la vortaro estas preta nun. Kaj petis ke ĝi skribu al KAEM por la financa helpo. Ni kvin membroj de la vortaro-komitato -- mi, Narendra, Poshraj, Jacob kaj Philip -- subskribis sub ĝi. Ĉar Philip ne povis ĉeesti en la kunveno, mi iris al lia oficejo kun la letero kaj li volonte donis lian subskribon. Ni sendis la kopion de la letero al KAEM, por ke ĝi traktu la leteron iom pli haste.

Ni volis ĝin fari iom urge, ĉar eble KAEM bezonos pli da diskuto por aprobi la subtenon de ĉiuj anoj. Kaj daŭras longa tempo por veni la mono al ni (mi ne sicas en kiu konto la mono venos ĉar la konto de la ascio jam ne funkcias ĉar la ekseksa prezidanto ankoraŭ ne transdonis la rajton uzi la konton al nova kaj denove nova prezidanto). Super tio, nun mankas elektro en Katmando, la presmaŝino povas labori nun kelkaj homoj en tago kaj la laboro en ĉiuj presejoj abundas.

Ni ĉiuj deziras le la voratro estos en manoj nia dum la Internacia Himalaja Renkontiĥo! Kia bela sonĝo!!

Estis planita ke ni sidu kune kaj festu vespere, sed tio ne povis okazi. Moragaŭ tagmeze Jacob vojaĝos al Thailando kaj mi tre esperas ke tiam ni havos la monan subtenon preta.

Vesprere, Jacob, Narendra kaj mi diskutis kiom da mono ni petus. Mi proponis ke la sumo estu 1400 dolaroj kiom mi antaŭe proponis laŭ la antaŭa kalkulado, kvankam nun la prezo multe altiĝis intertempe. Ni vidu kiel la plej bone ni povos utiligu la financan subtenon kaj ĝi daŭre helpu nin eldoni aliajn Esperanto-librojn. Aŭ ni sukcesos resendi almenaŭ duonon da la subtenon al KAEM post disvendado de la vortaro.

Nun mi volas verki longan artikolon pri mia rilato kun la vortaro, eble por mia blogo.

न्हू सतकयात हानं भीमफेदी थें मृत शहर यायेगु ला?

  राजेन मानन्धर निद्वःदँ पुलांगु सभ्यताया इतिहास दूगु थ्व स्वनिगःया दकलय् तःधंगु बजाः लागा थौंया न्हूसतक वा न्यूरोड खः । थी थी राजनीतिक परिव...