Sunday, August 3, 2008

UK en Bjalistoko, vidata el malproksimo

Ĝoje, ke 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazis en Bjalistoko, Pollando, 25 de julio - 1 de aŭgusto 2009, Estis fakte longe atendita okazaĵo. Mi bedaŭras ke mi ne povis esti parto de la historia evento.

Mi mem ne estis fizike en Bjalistoko, sed mi estis tie mense, viturale. Ĉiu tage mi iris al blogoj kaj aliaj retpaĝoj por legi ion ajn pri la UK. Kompreneble, homoj estis okupitaj dum tagoj kaj noktoj kaj mi esperis ke ili ĉiutage skribu ion pri la eventoj, pri iliaj sentoj ktp. Tute stulte. Sed kion fari? Du personoj el Ipernitio bone metis fotojn de la UK. Dankon al ili. Mi nenion vidis en Youtube ankaux.

Tri personoj el Nepalo sukcesis aranĝi vojaĝon al Bjalistoko kaj partoprenis en ĝi. Ili tute ne skribis al mi pri la okazaĵoj. Unu skribis antaŭ la komenco kaj alia respondis pri mia blogaĵo.

Tute ne gravas. Mi estas feliĉa nun ke tuj post la kongreso, mi ricevis multajn leterojn - de konataj geamikoj kaj eĉ kelkaj nekonataj (eble forgesitaj) homoj kiuj detale rakontis min pri la kongreso, precipe pri nepalaj partoprenantoj. Mi legis ĉion kaj nature, mi interesiĝis pri aferoj kiuj rilatas al miajn nepalaj partoprenantoj, nepala movado kaj aziaj aferoj.

Anaŭ la kongreso Barabara, mia malnova pola amikino gastigis P-on kaj dum la aranĝo ŝi ekkonis reston de la grupo en Nepalo. Dankon Barbara por bona zorgo pri li. Mi ne scius se sxi ne dirus al mi.

Mi leginte ĉion nur bedaŭas ke partoprenoj de nepalanoj estis pli ĥaosaj ol mi iam povis imagi. Nepalanoj preskaŭ ĉiutage surprizigis eŭropajn gastogantoj/zorgantojn, kun iliaj novaj planoj aŭ manko de planoj. Ili rajtis sanĝi iliajn planojn post ĉiuj du horoj sed tio donis malbonan impreson al zorgantoj. Tiom ke ili ne parolis pri iliaj planoj dum sep tagoj de kongresumado. Eble esperanto-nivelo de niaj partoprenantoj malhelpis ilin bone komuniki kun aliuloj tie.

Mi havas sperton de Japanio. Nepalanoj simple ne sidas por plani ion ajn kaj unu persono ne scias kion havas en alies koro. Ĝuste okazis tiel ankaŭ en Bjalistoko.

Mi ĝojas legi ke iu mendis 100 kopiojn de Nepali-Esepranto-Vortaro. Dankon al li. Tio pruvas ke estas homoj en la mondo kiuj vere ŝatas posedi ĝin, kvankam apenaŭ en Nepalo aĉetis ĝin. Nur esperantistoj konas valoron de la esepranto-libroj.

Mi goĵas trovi ke ĉiuj kopioj de "Vojaĝo al Muktinath" estis venditaj. Tiom ke eĉ miaj karaj geamikoj ne povis ricevi ilin kiel miaj donacoj. Tre bedaŭrinde ke mi mem ne povis esti tie por plenumi miajn promesojn. Kaj, aliflanke miaj libroj iris al nekonataj manoj kaj mi povas poste sendi kopiojn perpoŝte aparte. Mi volas legi de KAEM aŭ KAEManoj kiom da kopiojn ĝi vere sukcesis vendi.

Mi nur povis esperi ke ili portu ĉiujn librojn de Nepalo. Mi donis al P sed li ne povis ĉar li havis grandegan pakaĵon kaj H (eble) ne povis kolekti ĝin. Certe mi prenos aliajn kopiojn kiam mi en estonteco partoprenos en UK.

Ankaŭ estis ĝojiga informo por mi ke nepalanoj estis tiom okupitaj dum la kongreso ke ili ne havis tempon por saluti aŭ babili kun konataj geamikoj, tiom multe ili dronis sin en la evento. Ili estis kune dum semajnoj sub la sama tegmento sed ili ne havis 10 minutojn da babilado. Kongresoj estas tiaj... aŭ kongresoj devas esti tiaj.

Krome, mi petis al kelkaj geamikoj eksterlandaj ke ili renkontu nepalanojn kaj salutu. Ili fakte serĉis nepalanojn sed tute ne povis trovi ilin, eĉ dum la inaŭgura sesio. Mia amiko ne povis vidi P-on dum iu prelego, ankaux ne dum artaj aranĝoj. Ŝajne, la nacian vesperon li forlasis post duona horo kaj malaperis kun iu. La balon li ne partoprenis, dum koncertoj mi ne vidis lin. Dum la grupaj diskutoj pri la kongresa temo li ne ĉeestis. Nur foje mi vidis lin en la KAEM budo kie li vendis la librojn kaj respondis al demandintoj.

Maljuna amiko el Germanio, Hans gastigas P kaj ili duope volis viziti diversajn lokojn. Li deziris viziti al Ursula dum kelkaj tagoj, sed Hans jam planis alion. Kaj poste Ursula havos alian programon ĉe ŝia hejmo.

Aparte, H estis tute senhelpa. Li estis iom malsana je la komenco. Li tamen multe laboris por la KAEM budo okazis, sed maltrafis ĉiujn aranĝojn. Eble liaj nepalaj kolegoj ne nepallingve klarigis al li aŭ li ankaŭ ne demandis siaflanke. Eble, denove, lia sperto en Bjalistoko devigos lin lerni Esepranton pli serioze - miaj bondeziroj. Jes, iu vidis ke li estas la persono kiu ofte havis N-E vortaron en liaj manoj. Li finfine vojaĝis al vilagxo de Ursula.

Kiel estroj de nepala registaro, nepalaj reprezentantoj estis sendependaj; do ĉiuj ne devis zorgi pri aliaj membroj. Tio estas kutimo de multaj jaroj. Mi legis/aŭdis pri tio en Ĉinio kaj bone vidis en Japanio.

I kaj P ekskursis kun islandano Jon kaj iu pola knabino iom zorgis pri H kaj eĉ vizitis lin en sia ĉambro.

Estas por me almenaŭ bedaŭrinda ke neniu rezervigis vortaron por UEA kaj libroservo. Danke, Franciska devis trankviligi Osmo Buller per la fordono de ŝia propra voraro. Tio estas ĉiel malbona. Konflikto ja estas en Nepalo. Sed iu devas montri en UK ke Nepalo ja produktis almenaŭ ion en pasitaj 20 jaroj. Vere, ni estas bonaj esperantistoj en Nepalo, sed nia organizado estas nulo.

Tio vere aplikiĝis dum la KAEM kunsido. Ĉeestis ĉ. 50 esperanstistoj, de en kaj ekster Azio. Nek P nek H iris; kaj I iris tro malfrue, duonan horon post la komenco. Hontinde. Ĉiuj landoj raportis kaj prezentis sin. I nur diris unu frazon : "Nepalo sukcese aranĝis himalajan renkontiĝon". La ĉeestintoj lauxte ridis pro tia unu frazo. Oni povas kompreni ili ridis pri Nepalo, au pli bone, pri ĝia reprezentintino aŭ aktuala nivelo de nepala Esperanto-movado. Denove hontinde.

Ŝi ne volis paroli pri la vortaro (dum ĝia inaŭguro, mi ĝuste blogis: neniu estis feliĉa krom mi). Danke, iu eŭropanino havis unu vortaron en sia sako kaj ŝi tuj iris antauxen kaj montris la vortaron. Hontinde denove por I. Tuj s-ro Lee emfazis ke la vortaro aperis per la financa helpo de KAEM, komprenite.

H kaj P ofte sidis en la KAEM budo kaj vendis la librojn, sed ne havis unu foton pri la nepala montaro por varbumi pri la IHR. Ili maltrafis gravan ŝancon varbumi por la IHR kaj por prezenti sin al la azia mondo.

Ĵus venis al mi informo ke I gastiĝas ĉe hejmo de Joakimo, mia Esperanto-instruisto, kiu bedaŭrinde nun estas for de la movado.

Mi ne estsa "Sangxaja" de Mahabharato, sed mi povis vidi la veron kiel antaux miaj okuloj. Komrepneble, mi skribas la veron tiom rekte ke kelkaj kaŝemauloj tute ne toleras min. Eble iu (almenaŭ unu, mi bone konas) diros ke tio ne estas vero. Mi lasas ĉambrojn al vi ĉiuj respondi kio estas vero se ĝi ne estas.

No comments: